Ibn Batuta
El Vikipedio
Abu Abdullah Muhammad Ibn Battuta (naskiĝis la 24-an de februaro 1304 en Tangero en Maroko, mortis en 1368 aŭ 1377 en Maroko) estis fama berbera vojaĝinto kaj geografiisto.
Lia familio okupiĝis ekde generacioj pri religiojuro, tiel ankaŭ li iĝis jursciencisto, kadio. Li decidis en aĝo de 21 jaroj plenumi la pilgrimon al Mekka, deviga por ĉiu muslimo. Li atingis Egiption tra Nord-Afriko, en Aleksandrio iu sciencisto instigis lin vojaĝi al foraj landoj.
Li vojaĝis dum tridek jaroj (ĉ. 120.000 km), superante ĉiujn antaŭajn kaj postajn vojaĝantojn. Li atingis Mekka-on per karavano el Egiptio tra Sirio. Poste migris al Irako, Persio, poste denove al Mekka, Sud-Arabio, Jemeno. El Jemeno li ŝipis al Somalio, poste al la hodiaŭa tanzania Kilwa Kivinje. Li reveturis la Omano, kaj vojaĝis tra la markolo de Hormuz, Bahrein al Ĝidda. De tie li volis ŝipi al Hindio, sed ne trovis konvenan ŝipon, do reiris al Egiptio, Sirio, Malgranda Azio. Li ŝipis tra Sinope al la Krim-duoninsulo, poste norden ĝis urbo Bolgar. Li akompanis al Konstantinapolo edzinon de uzbega ĥano, de kie revenis al Saraj kaj finfine ekiris al Hindio (tra Khiva, Bokhara, Samarkand, Balkh, Afganistano), kie li alvenis en 1333.
Li agadis dum 8 jaroj en Delhi kiel ĉefjuĝisto. Li ĝuis apogon de la sultano, kiu sendis lin en misio al Ĉinio. Li veturis per ŝipo, dumtempe vizitante la Maldiv-insulojn, la kortegojn de Koromandel- kaj Malabar-bordoj, Cejlonon. Li ankaŭ vizitis Bengalion kaj Asamon.
Li ŝipis de Hindio al la Malajaj insuloj, al Javo, al ĉina haveno Zajtun. Li veturis en Ĉinio norden kaj atingis Pekinon.
Hejmenveturante, li ŝipis tra Sumatro, Kalikut kaj la Persa-golfo al Bagdado (1347), Sirio, kie li travivis la grandan peston de 1348. Li plu vojaĝis al okcidento kaj tra Egiptio alvenis Mekka-on, kie li sepafoje pilgrimis. Poste li vojaĝis tra Aleksandrio, Algiro al Fez, ĉefurbo de Maroko. Li trairis la markolojn kaj vizitis Andaluzion, Granadon.
Li revenis al Maroko kaj tra la Saharo penetris profunde Afrikon. Li iris de Fez al Malio (1353), li pensis pri la rivero Niger, ke ĝi havas kontakton al Nilo.
Li restis ĉe sultano de Malio ok monatojn, poste pluiris al Timbuktu, Kaukau, de kie li volis pluveturi al Sudano, rivero Nilo. Tion malebligis letero de la sulatno de Fez, kiu ordonis reveturon. Li realvenis en 1354 al Fez kaj per tio finiĝis la aventuraj veturoj.
Li ĉie memorigis la viditaĵojn kaj skribnotigis ĝin. Kie eblis al li, li agadis kiel juĝisto, per kio li akiris gravan enspezon. Li veturis sendanĝere kiel aliaj muslimaj vojaĝanoj.
Ibn Battuta komisiis lian skribiston, Ibn Ĝuzaj al-Kalbi, skribnoti liajn rakontojn. Ĉar li perdis la proprajn notojn, li diktis el memoro.
La hodiaŭa teksto estas ne nur produkto de Battuta; la skribisto uzis kelkfoje eĉ aliajn fontojn. Aliloke, eĉ la skribisto ne kuraĝis noti ĉion; pli poste la legantoj apenaŭ aŭ ne kredis partojn de la vojaĝoj.