Icafalău
El Vikipedio
Icafalău (hungare: Ikafalva) estas vilaĝo en Rumanio okcidente de Târgu Secuiesc. En 1910 ĝi havis 630 loĝantojn (hungaroj), en 1992 305 (hungaroj). Je ĝia unua skriba mencio en 1332 ĝi estis ekleziejo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Háromszék vármegye). Administre apartenas ĝi al Turia.