Ideciu de Jos
El Vikipedio
Ideciu de Jos (hungare: Alsóidecs, germane: Unter-Eydisch) estas komunumo en Rumanio nordoriente de Reghin. En 1910 ĝi havis 1 019 loĝantojn (germanoj) kaj en 1992 979 (rumanoj, hungaroj). Ĝia unua skriba mencio estas en 1319. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Sur ĝia teritorio troviĝas salbanejo. Administre apartenas al ĝi Ideciu de Sus (Felsőidecs), Deleni (Oroszidecs).