Ig-Nobel-Premio
El Vikipedio
La Ig-Nobel-premio (el la angla: ignoble = aĉa, hontinda, fia) estas satira, parodia distingo, kiun oni donas ĉe la Universitato Harvard en Kembriĝo antaŭ la transdono de la veraj Nobel-premioj por nekutimaj aŭ ankaŭ por esplorrezultoj, ŝajnantaj momente superfluaj aŭ negravaj aŭ ridindaj. Oni nomas ĝin kelkfoje kiel "Anti-Nobelpremio".
La ĵurio formiĝas el kunlaborantoj de la scienca humura magazino "Annals of Improbable Research" kaj personoj de la Universitato de Harvard kaj Radcliffe.
Inter la unuaj premiitoj (1991) estis la fizikisto Edward Teller pro la plievoluigo de la hidrogenbomboj. Oni ankaŭ distingis la "Leĝojn de Murphy".
La dank-"parolo" okaze de la premio-transpreno povas havi maks. 7 vortojn.
vidu ankaŭ: Listo de premiitoj de la Ig-Nobel-premio
[redaktu] Literaturo
- Marc Abrahams, Der Einfluß von Erdnußbutter auf die Erdrotation, 2002, ISBN 3764359412 (La influo de la ternuksa butero je la terorotacio)
[redaktu] Eksteraj Ligoj
- oficiala retpaĝo
- http://www.siegburgpartei.de/solf/pinnwand/pinnwand9.html
- Listo de la lastaj venkintoj kaj la por-argumentoj
vidu: Premio Nobel