Ignát Herrmann
El Vikipedio
Ignát HERRMANN (naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1854 - mortis la 8-an de julio 1935) estis ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto.
Li fondis en 1882 kaj redaktis ĝis 1930 bonhumoran gazeton Švanda dudák' (Švanda, la sakfajfisto).
Liaj romanoj Ĉe la formanĝita butiko kaj Patro Kondelík kaj fianĉo Vejvara estis sukcese filmitaj.
[redaktu] Verkoj
- Pražské figurky (Pragaj figuretoj)
- Otec Kondelík a ženich Vejvara (Patro Kondelík kaj fianĉo Vejvara)
- U sněděného krámu (Ĉe la formanĝita butiko)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Fokso-Nukso (trad. MEP, 1932)
- Mia kunklasano Tureček (trad. Manka Ginzová, Ĉeĥoslovaka antologio, 1935)