Ihod
El Vikipedio
Ihod (hungare:Ehed) estas vilaĝo en Rumanio nordoriente de Târgu Mureş. En 1910 ĝi havis 420 loĝantojn (hungaroj), en 1992 141 (hungaroj). Ĝia unua mencio estas en 1519. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Maros-Torda vármegye). Administre ĝi apartenas al Hodoşa. En 1914 Béla Bartók kolektis tie 19 tekstajn kaj instrumentajn popolmelodiojn.