IJK 2004
El Vikipedio
La jubilea 60-a Internacia Junulara Kongreso okazis 10–17 de julio 2004 en Rusio, en ripozejo apud la urbo Kovrov en Vladimira provinco. Ĉeestis 355 personoj el 27 landoj. La frapfrazo de la aranĝo estis "Internacie, June kaj Kune!"
Antaŭ la aranĝo okazis internaciaj kursoj de Esperanto kaj belaj antaŭkongresoj: en Moskvo kaj Peterburgo. En la daŭro de IJK pasis la unua ILEI-instruseminario de la serio "Flugiloj de Malfacila Vento".
Dum la kongreso estis kompilita kaj eldonita unufoja kongresa revuo nomata "Betula FOLio".
[redaktu] Ligoj
Elŝutebla PDF-dosiero: "Betula FOLio"
Restaĵoj de la paĝaro
Fotoj de la Peterburga Antaŭkongreso fare de Sjoerd BOSGA
Kategorioj: IJK | 2004