Inés Gastón
El Vikipedio
Inés GASTÓN (naskiĝis la 12-an de septembro 1906; mortis la 25-an de septembro 1993 en Zaragozo) estis hispana esperantistino. Kiel filino de Emilio Gastón, ŝi fariĝis - post sia fratino Emilia Gastón - verŝajne la dua denaska esperantisto en la mondo (laŭ la UEA-jarlibro de 1966).
Ŝi aktivis por Esperanto ekde 1954. Estante sekretario de Hispana Esperanto-Federacio kaj redaktoro de ties Boletín inter 1962 kaj 1970, ŝi fondis la bibliotekon kaj eldonan fakon de HEE. En 1968 ŝi kunorganizis la 53-an UK en Madrido. Inter 1976 kaj 1980 ŝi redaktis Horizonto, organon de Neŭtrala Esperanto-Movado.