Incendio de Romo
El Vikipedio
Ekde 18-a de julio ĝis 24-a de julio 64, Romo estis devastita per granda incendio. Laŭdiro akuzis la imperiestron Nero kiel ĝian kaŭzanton. Por deturni la suspektojn, laŭ Tacito, li akuzis kaj persekutis la kristanojn.
Romo enhavis tiam 14 kvartalojn, tri estis tute brulitaj, kvar estis parte detruitaj kaj sep suferis damaĝojn de la incendio. Nero profitis la okazaĵon por rekonstrui la urbon laŭ nova urbanisma plano. Pro tio, li kolektis kromajn tributojn je provincoj.
Laŭ legendo, Nero ludis liron dum la incendio, deklamante poemon pri la incendio de Trojo.
Ĉi tiu artikolo pri "Incendio de Romo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Kategorioj: Ĝermo | Historio | Romo