Inkŝpruca printilo
El Vikipedio
Inkŝpruca printilo estas printilo kiu uzas likvan inkon, kiu estas "ŝprucita" sur paperon. Ekzistas nigra-blankaj kaj koloraj inkŝprucaj printiloj.
Eblas dividi inkŝprucajn printilojn en tri kategorioj: piezo-inkŝprucaj, termo-inkŝprucaj kaj kontinu-inkŝprucaj.
Enhavo |
[redaktu] Tipoj de inkŝprucaj printiloj
[redaktu] Piezo-inkŝpruca
Ĉe tiu ĉi tipo de printilo, malantaŭ ĉiu kanalo de la printokapeto troviĝas piezoelektra elemento. Elektre pulsante tiun ĉi elementon, ĝia formo ŝanĝiĝas. Pro tiu ĉi subita formoŝanĝo, instigiĝas skuondo en la inkokanalo. Tiu ĉi skuondo ŝprucigas unu aŭ pli da inkerojn el la kanalon.
La japana firmao Epson estas la sola kiu surmerkatigas tiajn printilojn por hejma kaj oficeja uzo. Epson posedas ĉiujn gravajn patentojn por tiu ĉi teknologio.
[redaktu] Termo-inkŝpruca
Ĉe tiaj ĉi printiloj en ĉiu inkkanalo troviĝas malgranda varmigilo. Elektre pulsante tiun ĉi ilon, loke formiĝas buleto en la inko, kiu implodas. Tiu ĉi implodo kaŭzas skuondon en la inkokanalo. Tiu ĉi skuondo ŝprucigas unu aŭ pli da inkerojn el la kanalon. Termo-inkŝprucajn printilojn vendas inter alie Hewlett-Packard, Canon kaj Lexmark.
[redaktu] Kontinu-inkŝpruca
Tiu ĉi metodo de inkŝpruca printado estas ĉefe uzata profesie por etikedi kaj kodigi produktojn kaj pakaĵojn. La unua patento de tiu ĉi ideo jam datas de la jaro 1867 (William Thomson). La unuan komercan modelon prezentis Siemens en 1951. Ĉe tia ĉi inkŝpruca teknologio, altprema pumpilo rekte de inkujo ŝprucas inkon tra mikroskopa verŝtubo, kreante kontinuan ondon de inkogutoj.
[redaktu] Procedoj de inkŝpruca printado
- HP PhotoREt - estas teknologio far Hewlett-Packard por 6-kolora printado de fotaĵoj;
- HP PhotoREt III - estas teknologio far Hewlett-Packard por 6-kolora printado de fotaĵoj;
- HP PhotoREt IV - estas teknologio far Hewlett-Packard por 6-kolora printado de fotaĵoj;
- HP PhotoREt Pro - estas teknologio far Hewlett-Packard por 8-kolora printado de fotaĵoj;
- HP Ink backup - estas teknologio far Hewlett-Packard por inkŝpruca printado;
- Epson Variable Dot Size - estas teknologio far Epson por inkŝpruca printado;
- Epson Gloss Optimizer - estas taknologio far Epson por 8-kolora inkŝpruca fotoprintado;
- Epson PIM - estas teknologio far Epson por plifaciligi fotoprintadon sen komputoro;
- Canon Drop Modulation - estas teknologio far Canon por inkŝpruca fotoprintado;
- Canon Micro Fine Droplet - estas teknologio far Canon por inkŝpruca fotoprintado;
- Canon P-POP - estas teknologio far Canon por inkŝpruca printado;
- Canon Relay Feeding ASF - estas teknologio far Canon por printado;
[redaktu] Malavantaĝoj
La ĉefa malavantaĝo de tiu ĉi tipo de printilo estas ke la ŝpruciletoj povas ŝtopiĝi. Tial regule necesas anstataŭi ne nur la inkon, sed la tutan printokapeton.
Inkŝpruca printilo kostas iom malpli ol lasera printilo, sed printilaj kartoĉoj estas relative pli multekostaj.