Ino Kolbe
El Vikipedio
Ino KOLBE (naskiĝis kiel Ino VOIGT la 28-an de februaro 1914) estas germana esperantistino.
Ŝi lernis la lingvon denaske, same kiel ŝia frato Holdo Voigt (naskita la 6-an de novembro 1915).
Ŝi verkis kelkajn librojn, broŝurojn kaj artikolojn pri Esperanto kaj kontrollegis la kompletan vortaregon "Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch" de Erich-Dieter Krause (1999).
[redaktu] Verkoj
- Zur Geschichte des Deutschen Arbeiter-Esperanto-Bundes in Leipzig (Westsachsen). Leipzig 1996, 64+11+104 p.
- Mein Leben mit und für Esperanto. Leipzig 2002 (2a korektita eld.), 92 p.