Inocento la 13-a
El Vikipedio
Inocento la 13-a | |
---|---|
Naskonomo | Michelangelo dei Conti |
Komenco de pontifiko | 8-a de majo 1721 |
Fino de pontifiko | 7-a de marto 1724 |
Antaŭulo | Klemento la 11-a |
Sekvanto | Benedikto la 13-a |
Dato de naskiĝo | 13-a de majo 1655 |
Loko de naskiĝo | Poli |
Dato de morto | 7-a de marto 1724 |
Loko de morto | Romo |
Inocento la 13-a, kun civila nomo Michelangelo dei Conti (* la 13-an de majo 1655 en Poli ĉe Palestrina; † la 7-an de marto 1724 en Romo) estis papo ekde 1721 ĝis 1724. Li originis el la familio de Inocento la 3-a.
[redaktu] vivo
Michelangelo dei Conti studis en Ankono kaj en Romo en la Gregoriana universitato. Papo Aleksandro la 8-a nomumis lin papa honorkameraisto. Sub papo Inocento la 12-a li membriĝis en la roma prelatejo.
En la jaro 1695 li estis nomita titulara arkiepiskopo de Tarso. Post tio li iris kiel papa nuncio al Lucerno. En la jaro 1698 li fariĝis papa nuncio en Lisbono, la 17-an de majo 1706 papo Klemento la 11-a nomumis lin kardinalo.
En la jaro 1709 li fariĝis rezidanta episkopo de Osimo kaj ekde 1712 ĝis 1719 li krome estis episkopo de Viterbo. La 8-an de majo 1721 li unuanime elektiĝis papo post antaŭe tre ŝanĝoplena konklavo, post kiam la favorato, la kardinalŝtatsekretario de la antaŭulo estis ekskludita per imperiestra vetoo (komparu Rampolla).
La 19-an de junio 1722 li transdonis al imperiestro Karlo la 6-a la du reĝlandojn Napolo kaj Sicilio, en 1723 li faris la diocezon Vieno arkidiocezo. Kontraŭ la Jesuitoj li ĉiam estis malfavora kaj postulis de ili senrezervan akcepton de la papaj dekretoj, precipe en la kverelo pri la ritoj. La Jansenistoj tamen esperis vane papan partiecon por si.