Diskuto:Insigno de Esperanto
El Vikipedio
Ĉi tiu artikolo ne pritraktas la koncepton "insigno" ĝenerale, nur la insignon de esperanto. En EdE, de kie ĝi estas pruntita, la rubriko estis taŭga, ĉar tie ĉio temas pri esperanto; sed Vikipedio estas enciklopedio ĝenerala, ne enciklopedio de esperanto. Ĉu do translokigi la artikolon al "Insigno de esperanto"? Gunnar Gällmo 15:20, 6. Apr 2005 (UTC)