Internacia Scienca Revuo
El Vikipedio
Internacia Scienca Revuo estis organo de ISAE, fondita en 1904, ĉesis en 1923. Redaktis Fruictier, Saussure, Thalwitzer, Döhler, Robin, Rollet de l'Isle, Wüster. "Fondita por sciencistoj tiu gazeto iom post iom pleniĝis je artikoloj de amatoroj, lingvaj diskutoj, reformaj polemikoj, fremdaj al scienco." (BIL, p: 314).
Aperadis jene:
- Paris januaro 1904 - decembro 1906
- Genéve januaro 1907 - decembro 1909
- Kötzschenbroda januaro 1910 - februaro 1911
- Horrem septembro 1922 - junio 1923
Daŭriganto estas Scienca Revuo.
---
Internacia Scienca Revuo. Organo de ISAE, fond. en 1904, ĉesis en 1923. Redaktis Fruictler, Saussure, Thalwitzer, Dohler, Robin, Rollet de l' Isle, Wüster. "Fondita por sciencistoj tiu gazeto iom post iom pleniĝis je artikoloj de amatoroj, lingvaj diskutoj, reformaj polemikoj, fremdaj al scienco." (BIL, p: 314.) v. Scienco.