Internacia bankkonta numero
El Vikipedio
Por internaciaj pagoj en Eŭropa Unio oni enkondukis kontonumeron unikan por la tuta teritorio. Mallonge oni nomas ĝin IBAN laŭ la angla International Bank Account Number. Pliaj eŭropaj landoj aliĝis al la sistemo. Ĝi estas principe malferma por mondvasta uzo, kvankam ju pli da ŝtatoj aliĝas, des pli gravas la kontrolciferoj, ĉar la litere indikitaj ŝtatoj povas esti mislegataj (ekz. HU/AU, IT/TT).
La strukturon de la numero difinas normo ISO 13616:2003. Ĝi konsistas el:
- du literoj indikantaj la ŝtaton laŭ la landokodoj de ISO 3166
- du kontrolciferoj
- la bankokodo, se ekzistanta en la koncerna lando
- la kontonumero ĉe tiu banko
Evidente la longeco povas varii precipe inter diversaj ŝtatoj.
Ekzemplo:
DE32 55020500 0008603601 DE = Germanio 32 = kontrolciferoj 55020500 = Sozialbank Mainz 0008603601 = konto de Germana Esperanto-Asocio