Irena Sendlerowa
El Vikipedio
Irena SENDLEROWA naskiĝis 15-an de februaro 1910 kiel filino de pola familio, kiu vivis en la ĉirkaŭo de Varsovio. Ŝia patro estis kuracisto kies klientoj ĉefe estis malriĉaj judoj.
Dum la dua mondmilito en la germana sieĝo de Pollando, ŝi vivis en Varsovio kaj laboris por la urba "Sociala Bonfara Sekcio". Ŝi komencis helpi judojn ekde la tempo de la starigo de la Varsovia geto.
En decembro de 1942, la nove kreita Zegota, konsilantaro por helpi la judojn, nomumis ŝin estri la infanan sekcion. Kiel dungito de la Sociala Bonfara Sekcio, ŝi havis specialan permeson eniri la Varsovian geton, kie ŝi portis Davidstelon. Ŝi kunlaboris kun infana sekcio de la urba administraro, ligita kun la Centra Bonfara Konsilantaro, pola helpa organizaĵo sub Germana kontrolo. Ŝi organizis kontraŭbandadon de la judaj infanoj el la geto kaj metadon ĉe anstataŭaj polaj familioj, ĉe Varsovia orfejo, ĉe la Fratinoj de la Familio de sankta Maria kaj katolikaj monaĥinejoj de la monaĥinoj en Turkowice kaj Chotomowo.
Arestita en 1943 de Gestapo, ŝi estis severe torturita kaj ricevis mortopunon. Zegota savis ŝian vivon per subaĉeto de Germanaj gardistoj survoje al ŝia ekzekutejo. Dum la tempo en kiu ŝi kaŝiĝis, ŝi daŭrigis labori por la judaj infanoj. En 1983 ŝi estis rekonita de la Israela Supera Kortumo kiel Justulo inter la nacioj. En la 10-a de oktobro 2003 Irena ricevis la honorigon Ordeno de la Blanka Aglo, la plej altan polan civilan honorigon.
[redaktu] Ekstera ligilo
Zofia Banet-Fornalowa: POLLANDO: Listo de Sendler: pri Irena SENDLEROWA Monato (gazeto) 2004/11 p.18
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur artikolo de Zofia Banet-Fornalowa el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |