Irving Fisher
El Vikipedio
Irving FISHER (n. 27-an de februaro 1867 en Saugerties, Novjorkio, Usono - m. 29-an de aprilo 1947, New Haven, Connecticut) estsi usona ekonomikisto. Li havis gravan rolon en ellaboro de la moderna monetara teorio, en esploroj pri kapitalteorio.
Li studis en Yale (B. A. 1888; Ph. D. 1891) kaj poste instruis tie matematikon (1892-95), poste ekonomikon (1895-1935). Li verkis la libron The Purchasing Power of Money (A aĉetpovo de la mono; 1911) kaj en tiu kreis modernan nocion pri rilato inter la ŝanĝoj de la monkvanto kaj la ĝenerala preznivelo.
Fisher publikigis inter 1912 kaj 1935 en pli ol 300 diversaj dokumentoj pri imagooj de enkonduko de la konstanta aĉetpova (alinome varbaza) dolaro. Li proponis ankaŭ tion, ke la bazunuo de la mono ne estu la oro, sed la prezindekso de la varoj difini valoron de la dolaro.
La agadema ekonomikisto prezentis ankaŭ reformideojn en aliaj terenoj kiel pri sanirataj aferoj, eŭgeniko, naturprotekto, alkoholaĵ-malpermeso, Ligo de Popoloj. Li sukcesis kiel negocisto; li surmerkatigis en 1910 propre evoluigitan kartotekan sistemon, el kiu prenis li grandan profiton. Li ankaŭ helpis la fondon de la Remington Rand, Inc. (1926) kaj estis ties prezidanto de la akcia kompanio ĝis lia morto.
[redaktu] Gravaj verkoj
- Mathematical Investigations in the Theory of Value and Prices (1892)
- The Nature of Capital and Income (1906)
- The Making of Index Numbers (1922)
- The Theory of Interest (1930)
- Booms and Depressions (1932).