Isa bin Marjam
El Vikipedio
Isa bin Marjam estas unu el la kvin grandaj profetoj de Islamo, kune kun Moseo, Abrahamo, Noa kaj la fina profeto Mohamedo.
La profeto Isa de la Korano estas la Jesuo konata de la kristanoj kiel Kristo, ĉe la arabaj kristanoj li nomitas Yasu' al-Masih (يسوع المسيح t. e. Jesuo la Mesio). Li faris miraklojn kaj estis naskita de la virgulino Marjam per la spirito de Dio. Laŭ la Korano li ne estis najlita nek mortis sur kruco, sed estis levita ĉielen sen morti; li revenos je la fino de la mondo por venki la kontraŭulon kaj por juĝi la homojn.