István E. Kéthelyi
El Vikipedio
KÉTHELYI E. István (ketheji), hungaro, aerĉefinspektoro; antaŭmilita nomo: Krausz. Nask. 24 febr. 1889 en Kassa. E-isto de 1908 dum sia soldata servo en Wien. De 1909-1912 fervore laboris en Pozsony (Bratislava). En 1918 kunfondinto de H E-isto. En 1922 gvidis la unuan oficialan kurson ĉe la hungara polico.