Itala Esperantista Junularo
El Vikipedio
La Itala Esperantista Junularo (IEJ) estas asocio por junaj esperantistoj en Italio. Ĝi provas disvastigi Esperanton inter italaj junuloj, kaj ebligi kontakton kun alilandaj esperantistoj.
Ĉiujare ĝi organizas la Internacian Junularan Festivalon ĉirkaŭ pasko.
[redaktu] IEJ-Vikio
La IEJ-Vikio estas vikio, kiu traktas pri la Itala Esperantista Junularo. Ĝi plejparte nun redaktiĝas en la itala, por la aktivuloj de IEJ.