Itzehoe
El Vikipedio
blazono | mapo |
---|---|
![]() |
![]() |
Bazaj datumoj | |
federacia lando: | Ŝlesvig-Holstinio |
subdistrikto: | Steinburg |
areo: | 28,03 km² |
koordinatoj: | 53° 55' Norde, 9° 31' Oriente |
alteco: | 22 m super marnivelo |
enloĝantoj: | 33 285 (dum 2005) |
poŝtokodo: | 25501-25524 |
telefona kodo]: | 0 48 21 |
aŭta kodo: | IZ |
Itzehoe estas urbo en Germanio, en la federacia lando Ŝlesvig-Holstinio. Ĝi situas en la subdistrikto Steinburg kaj estas ties administra centro.
La urbo troviĝas borde de la rivero Stör, ŝipebla alfluaĵo al la rivero Elbo, 51 kilometrojn nordokcidente de Hamburgo kaj 24 kilometrojn norde de Glückstadt.
La preĝejo St. Laurentii el la 12-a jarcento, la kastelo Breitenburg, monaĥejo el la jaro 1256, la urbodomo de 1695 kaj historia urbokerno ĉirkaŭ ĝi, kaj ankaŭ prahistoria ĝermana tombejo el la epoko de 1500 antaŭ Kristo estas vizitindaĵoj. La urbo estas prospera komercejo.
Itzehoe estas la plej malnova urbo en Holstinio. Ĝia kerno estis kastelo, defendocele kontraŭ la danoj konstruita dum la jaro 809 ordone de Egbert, unu el la dukoj de imperiestro Karolo la Granda. La komunumo kreskis kaj estis nomata Esseveldoburg, Eselsfleth kaj Ezeho. Dum 1201 la urbo detruiĝis, sed rekonstruiĝis dum 1224. La nova urbo ricevis urbajn rajtojn dum 1238, kaj la malnova urbo dum 1303. Dum la tridekjara milito Itzehoe dufoje estis detruita fare de la sveda armeo, sed estis dufoje rekonstruita. Kadre de la dukejo Ŝlesvig-Holstinio ĝi transdoniĝis al Prusio dum 1867.
La plej malalta punkto de Germanio en la aluvia grundo Wilstermarsch troveblas proksime de la urbo, en alteco de 3,54 metroj sub la marnivelo.