Ivan Bahrjanij
El Vikipedio
Bahrjanij, Ivan (ps. de Ivan Lozovjagin) ukraine Іван Багряний (1906-1963) - ukraina poeto kaj prozisto. Li naskiĝis en nordukraina urbeto Oĥtirko, kiam li estis 14-jara bolŝevikoj en lia ĉeesto mortigis liajn onklon kaj avon. Studis en Kijiva Arta Instituto, sed ne diplomiĝis. En 20-aj jaroj de XX jc. li aperigis 4 poem-kolektojn, poeto-romantiko. En 1932 li estis arestita en Ĥarkivo kiel ukraina naciisto kaj forsendita en Malproksiman Orienton. Post du jaroj li forkuris de koncentrejo kaj revenis Ukrainion. Estis denove arestita kaj malliberigita en Ĥarkivo. Dum la Dua Mondmilito li loĝis en Oĥtirko, Ĥarkivo, Kijivo, Lvivo, laboris por propaganda servo de la Ukraina Ribela Armeo. Post la milito li loĝis kaj mortis en la okcidenta Germanio.
Ĉefaj aŭtobiografiaj romanoj de Bahrjanij:
- La tigrokaptistoj;
- Ĝardeno Getsimanea
Ambaŭ romanoj estis filmigitaj en 90-aj jaroj de XX jc., tradukitaj multlingve.
Por Ukraina Antologio fragmenton de "Ĝardeno Getsimanea" esperantigis Viktor Pajuk.