Ivan Neĉuj-Levickij
El Vikipedio
Neĉuj-Levickij, Ivan ukraine Іван Нечуй-Левицький (1838-1918) - fama ukraina verkisto kaj lingvisto. Naskiĝis en pastra familio en iama Kijiva gubernio (nun - Ĉerkasa provinco) ĉe rivero Rosj, kies belecon li poste multfoje prikantis en siaj noveloj. Finis monaĥejan lernejon en Bohuslavo, seminarion en Kijivo. Instruis en elementa lernejo en Poltavo, lernis en Kijiva akademio (1861-1865), kie li maturiĝis kiel ukraina patrioto. Instruia en gimnazioj de la nuntempaj Pollando kaj Moldavio. En Kiŝinevo li estris la ukraionan societon. De 1885 loĝis (kaj mortis) en Kijivo.
La unua novelo (Du moskovaninoj) aperis en 1868. Aŭtoro de multaj rakontoj, noveloj, dramoj. Por la Ukraina antologio fragmenton de lia novelo "La Nuboj" (ukraine Хмари) esperantigis Gregoro Dolgin.
Posedas la germanan, francan, rusan. Laŭ la propono de la Brita Biblia societo li finfaris kaj redaktis la unuan oficialan ukrainan tradukon de la Biblio, kune kun Ivan Puluj kaj Pantelejmon Kuliŝ (Vieno, 1903).