J. Ph. Punt
El Vikipedio
J. Ph. PUNT (naskiĝis 1906 - mortis la 22-an de septembro 2001 en Oosterbeek, Nederlando) estis nederlanda esperantisto, iama UEA delegito pri Amnestio Internacia kaj mecenato.
Li estis kolono de la postmilita Esperanto-movado en Nederlando.
Li prizorgis E-lingvan radio-programon (1950-1966), estis redakciano (1952-58) de la prestiĝa revuo La Progresanto kaj membris en la landa ekzamena komitato.
Li aparte aktivis, ankaŭ verke kaj redakte, ĉe fervojistoj, blinduloj kaj ĉe la esperantistoj de Utreĥto, kies revueton li redaktis (1977-86).
[redaktu]
Esperanto decembro 2001