Jacques-Yves Cousteau
El Vikipedio
Jacques-Yves Cousteau aŭ la komandanto Cousteau (naskiĝis la 11-an de junio 1910 en Saint-André-de-Cubzac, Francio; mortis la 25-an de junio 1997 en Parizo) estis oficiro de la franca ŝiparo, oceanografo, kaj internacie konata kiel komandanto de la ŝipo Kalipso. Lia identigilo en liaj filmoj estis ruĝa lanĉapo.