Jacques Brel
El Vikipedio
Jacques Brel [ĵak brel] (naskiĝis la 8-an de aprilo 1929, mortis la 9-an de oktobro 1978) estis belga kanzonisto, komponisto kaj franclingva kantisto.
Brel naskiĝis en Schaarbeek, Belgio. Liaj kanzonoj, emociigaj aŭ acerbe ironiaj, ĉiam plenaj de propra al li forto, akreco, malglateco, ĉiam kortuŝis kaj efektis la aŭskultantojn. Li ekkomponis en jaro 1952, kaj ekkonis famecon en jaro 1958. En 1966 li decidis forlasi la kantadon. Li mortis en Bobigny apud Parizo.
[redaktu] Kelkaj el inter liaj plej sukcesaj kanzonoj:
- 1957 : kiam nur amon oni havas
- himno al Stulteco
- 1959 : la miltaktera valso
- ne forlasu min!
- la simioj de mia kvartalo
- 1962 : la burĝoj
- la plata lando kiu estas la mia
- mi atendas je Madeleine
- mi alportis al vi bonbonojn
[redaktu] Eksteraj ligoj:
- Marko Naoki Lins: BELGIO: Plensukcesa omaĝo al Jacques BREL el Monato (gazeto) (2004/9, p. 21)