Jacques Lemercier
El Vikipedio
Jacques LEMERCIER (ĉ. 1585 - 1654) estis arkitekto de la franca renesanco.
Li konstruis multajn preĝejojn por la Jezuitoj. Li konstruis la loĝejon de Kardinalo Richelieu en Parizo (poste la Reĝa Palaco — france Palais Royal), kaj la tutan urbeton Richelieu en la departemento Indre-et-Loire. Ludoviko la 13-a dungis lin por ekplani la pligrandigon de la ĉasloĝejo ĉe Versajlo, sed tiun projekton fakte realigis aliaj arkitektoj (precipe Louis Le Vau kaj Jules Hardouin-Mansart) sub la glora posta reĝo Ludoviko la 14-a.
Ĉi tiu artikolo pri "Jacques Lemercier" ankoraŭ estas ĝermo pri biografia temo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono «redaktu».
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.