James Branch Cabell
El Vikipedio
James Branch CABELL (naskiĝis la 14-an de aprilo, 1879, mortis la 5-an de majo, 1958) estis usona romanisto kaj eseisto, kiu estis populara en la 1920aj jaroj.
Li kaj liaj verkoj malfuroriĝis dum la sekvantaj jardekoj, sed indas mencii lin ĉi tie, ĉar li estas preferata de kelkaj verkistoj, inkluziva William Auld kaj Neil Gaiman. Auld esperantigis lian majstroverkon, la romanon Jurgen (1919).
Lia stilo estas nur fantazia kaj multornamita ĉe la surfaco; tamen li vere verkis malromantike pri homeco.
Aliaj rimarkeblaj libroj de Cabell inkludas (angle) Cream of the Jest (1917) kaj Figures of Earth (1921).