James Charles O'Connor
El Vikipedio
James Charles O'CONNOR, irlandano, d-ro fil. Nask. en Cork, mortis 75-jara en Faversham, Anglujo. La lastan duonon de sia vivo li dediĉis grandparte al Esperanto kaj ĉie prelegis kun apostola fervoro. Lia lernolibro estis dum jaroj preskaŭ la sola instruilo por angloj. Redaktis monatan gazeton La Esperanta Instruisto.