James G. Pyke
El Vikipedio
James G. PYKE (pajk) (plumnomo - Ezoko), aŭstraliano. Nask. en 1879, malaperis de sur la ŝipo „Balranald“ en la Mediteraneo, 15 okt. 1930. Ŝatata kaj tre konata pioniro en A.: fervora kaj energia. Verkis „La Amigilo“ kaj aliajn dramojn. Estis prez. de Melburna EK. Vizitis la UK en Praha, Danzig kaj Oxford. Bofrato de Lilian M. Pyke.