Diskuto:Jan Stanisław Skorupski
El Vikipedio
Artikolo „Jan Stanisław Skorupski“ eldonis la plej gravajn eventojn de mia vivo, sen mencio pri gravaj detaloj, ekzemple pri titoloj de verkoj, pri debuto (1956), pri diversaj aliaj laboroj sur laŭvicaj etapoj de mia vivo. Tiu mallonga skizo ne pritraktis miajn Esperanto-rilatojn, ne klarigis kial mi ne estas membro de UEA kaj kial mi foriris de Esperanto PEN-Centro kaj Esperanta Civito, sed tiu ĉi eta teksto sufiĉis por komuniki, ke mi ekzistas. Same en aliaj lingvoj, germana kaj pola, oni prenis informojn de aero, ekzemple de iuj komunikoj aŭ invitiloj al miaj koncertoj, kiuj, pro la formoj, devas esti malkompletaj. Nun iu aldonis fragmenton de iu biblioteka katalogo, laŭ kiu oni povas konkludi, ke mi estas aŭtoro nur de ses verkoj. Venas demando: kial ne montri katalogon de ZENTRALBIBLIOTHEK ZÜRICH, kie oni montras 13 miajn verkojn, aŭ de Nacia Biblioteko de Pollando, aŭ almenaŭ de Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia en La Chaŭ-de-Fonds, kie devas esti preskaŭ ĉio, kion mi verkis. Tiu ĉi aldonaĵo nebuligas bildon de aŭtoro kaj atestas, ke la tuta Vikipedio estas diletanta. Tiun opinion mi transdonis al la pola kaj al la germana Wikipedia. Mi entute ne volas esti en Vikipedio, ĉar ĝi misuzas informojn, ankaŭ en aliaj artikoloj. Ekzemple en la artikolo pri la Ĉefheroo de Esperanto oni legas: “en Bjalistoko (tiam en la Rusa Imperio de la caroj, nun en Pollando)”. Tiu ĉi informo estas falsa, ĉar ĝi eĉ povas sugesti, ke ĉiam estis tie Ruslando, kaj poste poloj aneksis tiun tiretorion, kaj nun estas tie Pollando. Tio estas simile falsa informo kiel pri “polaj koncentrejoj” dum la dua mondmilito. La vero estas alia: tie ĉiam estis Pollando, poste la tuta Pollando estis aneksita de tri imperioj kaj poste denove liberigita. Zamenhof naskiĝis en Bjalistoko, poste vivis en Varsovio, ambaŭ urboj apartenis antaŭ la konkeroj kaj apartenas nun al la pola teritorio. Li estis judo, li estis ankaŭ polo, ĉar laŭ internaciaj leĝoj, mi substrekas tion, INTERNACIAJ LEĜOJ, homo naskiĝinta sur la teritorio okupata, apartenas civite kaj leĝe al la ŝtato, kiu perdis iam liberecon kaj poste reakiris liberan staton, en tiu kazo al Pollando. Pro tio en ĉiuj gravaj enciklopedioj de la mondo Lazaro Ludoviko Zamenhof estas menciita kiel pola kuracisto, ĉar alie ne povas esti, tiu afero estas jam delonge internacie prijuĝita. Pri tiuj, kiuj nur agitas por homaj rajtoj (ankaŭ lingvaj) kaj ilin ne akceptas, eĉ ne respektas, mi nun entute ne volas opinii, sed ilia eraro, kompare al internaciaj interkompreniĝoj, estas evidenta. Laŭ tiuj klaraj internaciaj kriterioj Zamenhof estis polo, eĉ se li (povas esti) mem volus esti ruso. Ĉiuj aliaj kriterioj (ekzemple familiaj) en tiu ĉi kazo entute ne gravas. Interesa afero, ĉu li parolis kun poloj ruse kiel kuracisto? Certe ne, ĉar li entute ne havus pacientojn! Tuj venas alia demando, kial li al Moskvo ne translokiĝis por praktiki sian rusecon? Alia afero estas priskriboj kaj opinioj pri Bjalistoko, ke ĝi estis horora urbo, en kiu diverslingvaj homoj kverelis kaj pro tio Zamenhof elpensis la lingvon Esperanto. Fakte Bjalistoko estis la sola urbo, mi substrekas, SOLA URBO, sur la okupata teritorio, en kiu la caro permesis dungi polojn en la urba administro (mallonge), ĉar mankis tie rusoj kaj alilingvanoj; pri tio oni povas legi en la historio de Bjalistoko. Pri aliaj eraroj en Vikipedio mi ne volas mencii, ĉar mankas loko kaj ne estas mia intenco tuŝi la aferon, en kiu mi ne volas partopreni. Zuriko, la 7an de marto 2007 Jan Stanisław Skorupski
PS Esperanta fako ne plu ekzistas sur mia retpaĝo, ĉu estas senco, por ke mi restu en Vikipedio?