Jan Werner
El Vikipedio
Jan WERNER (naskiĝis en 1933) estas ĉeĥa inĝeniero kaj scienca laboranto en la ĉeĥa esperanto-movado,. Li vivas en Brno kaj estas la estro de la Societo por la internacia lingvo Esperanto en Brno. Li estas aŭtoro de Esperanta Terminaro de Terminologia Fako, Terminologia Kurso, Matematika Terminaro, kontribuanto al la Esperanta Bildvortaro de Rüdiger Eichholz, kunaŭtoro de la ĉeĥa-esperanta politeĥnika vortaro (eldonota). Li estis redaktoro de la ne plu aperantaj junularaj gazetoj Fajrero kaj Tagiĝo.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.