Japana Esperanto-Instituto
El Vikipedio
Japana Esperanto-Instituto (JEI, 日本エスペラント学会 [nihon esuperanto gakkai]) estas la plej granda centro de la Esperanto-movado en Japanio. En 1919, ĝin fondis ĉefe Ossaka Kenji. En 1926, ĝi akiris al si la kvalifikon de fondusa jura persono. Ĝia centra oficejo estas en Tokio, en Ŝinĵuku-kvartalo, kaj posedas staĝejon nomatan Esperanto-domo en Jacugatake, en urbo Hokuto. Ĝi eldonas monatan organon "La Revuo Orienta".