Jean Pirro
El Vikipedio
Jean PIRRO (1831-1886), nomata ankaŭ M. (= Monsieur?) PIRRO aŭ - eble erare - Jean M. PIRRO, estas aŭtoro de la planlingvo Universalgloto. Li naskiĝis en germanlingva familio en Loreno kaj estis instruisto pri la germana kaj muziko en la franca urbo Saint-Dizier. En 1868 li prezentis sian planlingvon en libro, kiu aperis preskaŭ samtempe en la germana ("Versuch einer Universalischen Sprache", Bar-le-Duc) kaj la franca ("Langue Universelle", Parizo).
Tre verŝajne li estis patro de la muzika sciencisto kaj orgenisto André Pirro (1869-1943).