Jean Puy
El Vikipedio
Jean Puy (1876 - 6-a de marto 1960) estas franca pentristo naskita en Roanne, ano de la faŭvisma skolo.
Li studas la pentrarton en Liono kaj poste en Parizo en la ateliero de Eugène Carrière. Li partoprenas la aŭtunan salonon de 1905 dum kiu kreiĝas la faŭvismo. Li ĉefe pentras en Bretonio antaŭ reveni al Roanne en 1940.