Jelena Lebedeva
El Vikipedio
Jelena LEBEDEVA estis rusa esperantisto. Ŝi naskiĝis en 1965 kaj mortis post turmenta malsano la 26-an de februaro de 1997 en Moskvo.
Esperantisto ekde 1981, ŝi estis dum jaroj unu el la ĉefaj motoroj de la junulara Esperanto-movado en Sovetio kaj Rusio. Ŝi agadis en ties tutlanda organizo SEJM kiel komitatano (1988-92), kaj internacie en TEJO kiel estrarano pri kongresoj kaj komitatano (1993-95). Ŝi kunorganizis multajn Esperanto-renkontiĝojn, i.a. Rusian Esperantistan Kongreson en Kolomna (1991) kaj Internacian Junularan Kongreson en Sankt-Peterburgo (1995), kies partoprenantoj elektis ŝin reĝino de la kongreso. Sen Lena ne okazus en 1994 "La Granda Trajnvojaĝo" el Moskvo, tra Siberio, al la IJK en Koreio, intensa kaj neforgesebla sperto por la trideko da partoprenintoj.
De 1994 ĝis sia morto, ŝi edzinis Andrej Ananjin.
Studinte historion, Lena fariĝis delegito pri eldonado kaj historio.