Jens S. Larsen
El Vikipedio
Jens S. LARSEN naskiĝis en 1959 en Jutlando, la kontinenta parto de Danio. Studinte la fakojn bibliotekistan kaj komputistan, li en 1992 fine cedis al sia lingva pasio, kaj ekstudis ĝeneralan lingvistikon en Kopenhago.
Jam en 1973 lia lingvopasio instigis lin lerni Esperanton. Dum la jaroj li havis nekalkuleblan nombron da etaj kaj mezgrandaj postenoj en la Esperanto-movado; li estas redaktoro de Esperanto en Danio, la revuo de Dana Esperanto-Asocio. El pli fruaj meritoj menciindas la dana traduko de la Zagreba metodo (ne eldonita, tamen), kaj vico da elsendoj en la loka televido de Stubbekøbing, 180 km sude de Kopenhago.
Jens S. LARSEN estas lingva revizianto de la magazino MONATO.
Tiu ĉi artikolo plene aŭ parte estas bazita sur materialo el la internacia magazino sendependa Monato, kun permeso de la eldonejo. |