Jibou
El Vikipedio
Jibou (ĵibou) (hungare: Zsibó) estas urbo en Rumanio ĉe la norda piedo de monto de Meseş laŭ la rivero Someş nordoriente de Zalău. En 1910 ĝi nombris 3 mil 047 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 10 mil 198 (82% rumanoj). Ĝi estas fervoja kaj publikvoja nodo. Ĝi estis unue menciita skribe en 1384. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 apartenis al Hungario, (de 1876 Szilágy vármegye). Ĝi estis kamparurbo de 16-a jarcento. En 1842 oni fondis tie la unuan infanĝardenon de Transilvanio. En la kastelparko estas botanikĝardeno. Administre apartenas al ĝi Cuceu, Husia, Rona, Var.
[redaktu] Renomaj personoj
- Miklós Wesselényi pli juna, barono (30-a de decembro 1796 - Pest, 21-a de aprilo 185) politikisto, publicisto.
[redaktu] Eksteraj ligiloj
- Elektronika literatura suplemento (rumane kaj hungare).
- Administra mapo de distrikto
- Botanikĝardeno
- Kronologio de Jibou (hungare)
- Popolnombrado 2002
- Mapo de distrikto