Jihlava
El Vikipedio
![]() |
Blazono de Jihlava |
Jihlava (germane: Iglau) estas regiona urbo en okcidenta Moravio situanta ĉe la samnoma rivero Jihlava. En 1997 kalkulitaj 52 408 loĝantoj.
Ekde 1240 reĝa urbo kun rajto mini arĝenton. Estis formulita preciza minada juro, kiu iĝis modelo por aliaj minaj regionoj. Dum pluraj jarcentoj Jihlava estis sidejo de supera minada tribunalo, fina aŭtoritato pri minaj disputoj.
Reĝo Přemysl Otakar la 2-a en 1270 preskribis la ortangulan formon de la urba placo (same kiel ekzemple en České Budějovice).
Je la 5-a de julio 1436 tie estis proklamitaj la t.n. kompaktatoj pri la husanismo, kiuj koncedis al la husanoj kelkajn el iliaj postuloj (vd. Pragaj Artikoloj). Sigismondo la 1-a estis agnoskita kiel reĝo de Bohemio.
La urbo estis germana lingvo-insulo ĝis la mezo de la 20-a jarcento kaj nomiĝis Iglau. La germana nomo de rivero Jihlava estis Igel (= erinaco, kvankam la etimologio verŝajne estas alia), kaj la urba blazono montras du erinacojn.
La urbokerno, la muraro kaj unu pordego estas bone konservitaj kaj logas multajn turistojn. Speciala logaĵo estas kaverna sistemo ("katakomboj"), kiu ligas multajn domojn, kaj kies origino ne estas tute klarigita. Unu el ĝiaj koridoroj montras strangan lumineskon, kiu kaŭzis plej diversajn klarigprovojn; plej verŝajne dum la Dua mondmilito oni uzis ĝin kiel bunkron kaj pentris ĝin per lumineska farbo.
La paroĥa preĝejo estas konsekrita al Sankta Jakobo kaj havas du turojn, el kiuj nur unu havas finkonstruitan pinton. Sur la urba placo staras impona pestkolono. Bedaŭrinde meze de la placo oni komence de la 1980-aj jaroj konstruis butikegon, kies arkitekturo ne kongruas kun la historia karaktero de la placo.
En Jihlava/Iglau Gustav Mahler pasigis parton de sia junaĝo. Liaj gepatroj estas entombigitaj tie.
[redaktu] Eksteraj ligoj
Regiono Vysočina | |
---|---|
▼ | |
Urboj kaj vilaĝoj en distrikto Jihlava | |
▼ | |
Arnolec ~ Batelov ~ Bílý Kámen ~ Bítovčice ~ Bohuslavice ~ Borovná ~ Boršov ~ Brtnice ~ Brzkov ~ Cejle ~ Cerekvička-Rosice ~ Černíč ~ Čížov ~ Dlouhá Brtnice ~ Dobronín ~ Dobroutov ~ Dolní Cerekev ~ Dolní Vilímeč ~ Doupě ~ Dudín ~ Dušejov ~ Dvorce ~ Dyjice ~ Hladov ~ Hodice ~ Hojkov ~ Horní Dubenky ~ Horní Myslová ~ Hostětice ~ Hubenov ~ Hybrálec ~ Jamné ~ Jersín ~ Jezdovice ~ Ježená ~ Jihlava ~ Jihlávka ~ Jindřichovice ~ Kalhov ~ Kaliště ~ Kamenice ~ Kamenná ~ Klatovec ~ Knínice ~ Kostelec ~ Kostelní Myslová ~ Kozlov ~ Krahulčí ~ Krasonice ~ Lhotka ~ Luka nad Jihlavou ~ Malý Beranov ~ Markvartice ~ Měšín ~ Meziříčko ~ Milíčov ~ Mirošov ~ Mrákotín ~ Mysletice ~ Mysliboř ~ Nadějov ~ Nevcehle ~ Nová Říše ~ Olšany ~ Olší ~ Opatov ~ Ořechov ~ Otín ~ Panenská Rozsíčka ~ Panské Dubenky ~ Pavlov ~ Plandry ~ Polná ~ Puklice ~ Radkov ~ Rančířov ~ Rantířov ~ Rohozná ~ Rozseč ~ Růžená ~ Rybné ~ Řásná ~ Řídelov ~ Sedlatice ~ Sedlejov ~ Smrčná ~ Stáj ~ Stará Říše ~ Stonařov ~ Strachoňovice ~ Střítež ~ Suchá ~ Svojkovice ~ Šimanov ~ Švábov ~ Telč ~ Třešť ~ Třeštice ~ Urbanov ~ Ústí ~ Vanov ~ Vanůvek ~ Vápovice ~ Velký Beranov ~ Větrný Jeníkov ~ Věžnice ~ Věžnička ~ Vílanec ~ Volevčice ~ Vyskytná nad Jihlavou ~ Vysoké Studnice ~ Vystrčenovice ~ Záborná ~ Zadní Vydří ~ Zbilidi ~ Zbinohy ~ Zdeňkov ~ Zhoř ~ Zvolenice ~ Žatec ~ Ždírec | |
▲ | |
Distriktoj de Ĉeĥio | |
▲ | |
Regionoj de Ĉeĥio |