Jindřich Šimon Baar
El Vikipedio
Jindřich Šimon BAAR (naskiĝis la 7-an de februaro 1869 en Klenčí - mortis la 24-an de oktobro 1925 en Klenčí) estis ĉeĥa katolika pastro kaj verkisto.
Lia verkaro estas dediĉita al sud-okcidenta parto de Bohemio, originala folklora regiono Ĥodujo, kie li vivis kaj kiun li sciis priskribi en siaj romanoj. Li ankaŭ kolektis ĥodajn fabelojn.
Lia plej populara libro estas Jan Cimbura pri kuraĝa kampisto, kiun ŝatas legi ĉefe maljunaj homoj. Populara estas ankaŭ „Sinjorino komisar-edzino pri la verkistino Božena Němcová.
[redaktu] Verkoj
- Pro kravičku (Por bovineto)
- Farská panička (Paroĥestreja sinjorineto)
- Poslední rodu Sedmerova (La lasta el la familio de Sedmera)
- Jan Cimbura (Johano Cimbura)
- Skřivánek a jiné povídky (Alaŭdo kaj aliaj rakontoj)
- Poslední soud (La lasta juĝo)
- V temných barvách (En obskuraj koloroj)
- Hanče (Hanjo)
- Holoubek (Kolombeto)
- Chodské povídky a pohádky (Ĥodaj rakontoj kaj fabeloj)
- Paní komisarka (Sinjorino komisar-edzino)
- Osmačtyřicátníci (Kvardekokjaruloj)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Parueto (tr. Vuk Echtner, Ĉeĥoslovaka antologio 1935)