Johann Joachim Winckelmann
El Vikipedio
Johann Joachim WINCKELMANN (naskiĝis la 9-an de decembro 1717 en Stendal; mortis la 8-an de junio 1768 apud Triesto) estis germana arkeologo kaj verkisto. Oni rigardas lin la fondinto de historio de arto kaj scienca arkeologio.
Li multe laboris pri divastigado de novaĵoj pri eltrovoj en Pompejo kaj Herkulano, ĉar la loka registaro ne permesis la publikan viziton al fosaĵoj kaj al muzeo, tio estis rigardata kiel privilegio de nobeloj. Winckelmann sukcesis viziti Pompejon kaj Herkulanon kaj la Napolajn muzeojn kiel gasto de reĝo de Napolo, kaj post skribis "cirkulerojn" pri siaj vizitoj. Tiuj cirkuleroj interesis historiistojn de Eŭropo pri la eltrovaĵoj en Italio kaj kreis bazon al scienca arkeologio, ĉar ili pritraktis la objektojn ne nur kiel artaĵojn, sed kiel fontojn de scioj pri antikvo. Vere, Winckelmann ne estis "demokratia" spirito, li ne pensis popularigi la konojn pri arto, sed li volis ke ili alvenus al "taŭgaj" homoj, t. e., la scientistoj kaj historiistoj de tiamaj universitatoj, ne nur al nekleraj nobeloj.
Li publikigis en 1755 Gedanken über die Nachahmung der griechischen Werke in der Malerei und Bildhauerkunst, kiu havis internacian sukceson, malgraŭ tio, ke ĝi havis nur 50 ekzemplerojn en unua eldono. En tiu jaro, li iĝis katolikisto por faciligi siajn vojaĝojn tra Italio.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.