Johann Nicolaus Hanff
El Vikipedio
Johann Nicolaus (ankaŭ: Nikolaus) Hanff (* 25-a de septembro 1663 en Gossel; † Kristnasko 1711 en Ŝlesvigo [1]) estis Germana orgenisto kaj komponisto de la Nordgermana orgenskolo
Enhavo |
[redaktu] Vivo
Pri la vivo de Hanff nur malmultaj detaloj estas konataj. Li adoleskis en la Turinga Wechmar. Konata estas, ke li estis muzikinstruisto en Hamburgo kaj tenis plurajn postenojn kiel eklimuzikisto. Unu el liaj lernantoj estis la tiam sepjara Johann Mattheson, kiu dum kvar jaroj lernis ĉe li kompozicion kaj klavarilon. Ĝis 1696 Hanff estis orgenisto ĉe la kortego de Eutin de la princepiskopo de Lübeck.
Post la morto de la episkopo August Friedrich kaj la malfundado de la kortegoen la jaro 1705 Hanff supozeble revenis al Hamburgo, kie al li en 1706 kaj 1711 estis naskitaj du infanoj. La 26-an de aŭgusto 1711 li transprenis la orgenistan postenon ĉe la katedralo de Ŝlesvigo, tamen mortis kelkajn monatojn poste.
[redaktu] Verkoj
- 7 ĥoraloj por orgeno
- Ach Gott, vom Himmel sieh darein
- Auf meinen lieben Gott
- Ein feste Burg ist unser Gott
- Erbarm dich mein, o Herre Gott (du versioj)
- Helft mir Gott’s Güte preisen (Von Gott will ich nicht lassen)
- Wär Gott nicht mit uns diese Zeit
- 3 kantatoj
[redaktu] Literaturo
- M. Roubinet, « Johann Nicolaus Hanff », in: Gilles Cantagrel (dir.), Guide de la musique d’orgue, Éditions Fayard 1991, ISBN 2-213-02772-2
[redaktu] Ligiloj
- Informoj pri Johann Nicolaus Hanff en la katalogo Germanaj Musikarĥivoj
[redaktu] Fonto
- ↑ Lebensdaten aus den Unterlagen des Wechmarer Heimatvereins, siehe auch http://www.wechmar-bach.de