Johann Schröder
El Vikipedio
Johann SCHRÖDER (ŝröder), aŭstrogermano, red. Nask. 1869 mortis 13 jan. 1928 en Wien. Iniciatis la E-movadon en Wien, kie fondis EK-n 1902, kies unua prez. li estis. Prez. de antaŭmilita Ligo de Germanaj E-istoj en Aŭstrio. Ĉeestis la 1-an UK, kie li fariĝis LK. Li ludis gravan rolon en la katolika E-movado kaj estante red. de „Neuigkeitsweltblatt“ li varbis per regulaj artikoloj. Prez. de 16-a UK kaj komisaro de ŝtata ekzamena komisiono por E. Gvidis multajn kursojn. Multajn jarojn li redaktis „Informaj Raportoj“, poste „Germanaŭstria E-isto“ kaj „Espero Katolika“. Kunlaboris al „Tra la Mondo“, „Juna E-isto“. Verkis lernolibron 1906, trad. la dramon „La verda kakatuo“ de Schnitzler, 1912.