Johannes Linnankoski
El Vikipedio
Johannes LINNANKOSKI [LINnankoski], realnome: Johannes Vihtori PELTONEN (naskiĝis la 18-an de oktobro, 1869 en Askola, mortis la 10-an de aŭgusto, 1913 en Helsinki) estis finna verkisto.
Famiĝinte pro sia romantisma romano Laulu tulipunaisesta kukasta (La kanto pri fajr-ruĝa floro), liaj pli malfruaj verkoj montris kritike-realismajn trajtojn.
[redaktu] Verkoj
- Ikuinen taistelu (dramo, 1903)
- Laulu tulipunaisesta kukasta (La kanto pri fajr-ruĝa floro) (romano, 1905)
- Taistelu Heikkilän talosta (Batalo pri la domo Heikkilä) (novelo, 1907)
- Pakolaiset (romano, 1908)
- Simson ja Delila (dramo, 1911)
[redaktu] En Esperanto aperis
- Batalo pri la domo Heikkilä, tradukis Vilho Suonio Setälä. - Helsingforso: Eldona Akcia Societo Otava, [1919]. - 60 paĝoj - (Finna Biblioteko Esperanta 1)
- La kanto pri fajr-ruĝa floro, tradukis E. Kuoppala kaj J. Jäntti. - Kuopio: Finna Esperanto-Librejo, 1987.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.