Johannes Ockeghem
El Vikipedio
Muziko > Klasika muziko > Renesanca muziko > Johannes OCKEGHEM
Johannes OCKEGHEM [joHAnes oĤEĥem] (naskiĝis ĉ. 1410 en Saint-Ghislain, Belgio, mortis la 6-an de februaro, 1497 en Tours, Francio) estis la plej eminenta komponisto el la dua generacio de la nederlanda skolo. Ockeghem estas ofte konsiderata la plej grava komponisto inter Dufay kaj Josquin Des Prez.