Johano Matasin
El Vikipedio
Johano MATASIN (naskiĝis 1899 - mortis la 2-an de aŭgusto 1980 en Sidnejo, Aŭstralio) estis aŭstralia esperantisto.
Lerninte la lingvon en Jugoslavio en 1908, li enmigris Aŭstralion en 1928. Li estis inter la fondantoj de kooperativo, kiu havigis domon en Sidnejo al la Esperanto-movado, kaj dum dudek jaroj deĵoris tie kiel direktoro. Dum multaj jaroj li estis delegito de UEA en Sidnejo.