John Brownlee
El Vikipedio
John BROWNLEE (naskiĝis 1911 - mortis la 28-an de septembro 1988 en Reading, Anglio) estis multjara inspiranto de la Londona Esperanto-Ĥoro kaj dumviva membro de UEA.
Li eklernis Esperenton tridekjara, kaj post la fino de la dua mondmilito estis konstante aktiva en la movado en pluraj regionoj de Anglio, ankaŭ kiel UEA-delegito kaj fakdelegito. Dum 21 jaroj li oficis kiel la sekretario de Esperanto-Asocio de Britio. Inter liaj multaj esencaj taskoj estis la administrado de librofonduso por la E-movadoj de la tria mondo, kiu de post lia morto portas lian nomon.