John Fryer
El Vikipedio
John Fryer (15-a de aŭgusto 1753 – 26-a de majo 1817) estis la velmastro sur la Bounty, brita ŝipo, kiu famiĝis pro la Ribelo sur la Bounty
Fryer naskiĝis en Wells apud la maro en Norfolk (Anglio). Post sia mararmea servado, li revenis al Wells, kaj lia tombo en la kirkareo nun estas klare identigita.
William Bligh, kapitano de Bounty, koleris pro la malaprobo de Fryer al Fletcher Christian, kio rezultis en skurĝado al Fryer kaj lia anstataŭigo per Christian kiel leŭtenanto de la Bounty. Fryer restis lojala, kaj akompanis Bligh por atingi Timoron. La raporto pri la ribelado de Bligh kalumniis Fryer, sed Fryer donis honestan deklaron antaŭ la tribunalo pri Bligh. Fryer asistis Edward Christian en la publikigado de kontraŭpezo al la versio de Bligh.
Fryer neniam promociiĝis sed servis en la Reĝa Mararmeo ĝis 1812. [1]