John Henry Hill
El Vikipedio
John Henry HILL (plumnome Harrison Hill), anglo, muzikisto, orgenisto, humuristo. Naskiĝis je la 5-a de februaro, 1861 en Ashton-under-Lyne. E-isto de 1908. Verkis multege da kantoj, kaj angle kaj esperante; inter ili La Vera Frataro, Himno de Danko, Mia Juliet', Esperanto, La Fluanta Tajdo.