John Joseph Sussmuth
El Vikipedio
John Joseph SUSSMUTH (susmut), usonano, inĝ., fabrikisto de teksaĵoj, inventisto de teksindustriaj maŝinoj, aŭtoro de teknikaj libroj. Nask. 13 marto 1883 en Oberaltstadt, tiam en Aŭstrujo, nun en Ĉeĥoslovakujo. Legas facile dekduon da lingvoj. E-isto de 1899. (N-ro 5191 laŭ Z A). En 1900 fondis la klubon „Unulinveco“ en Sodertalje, Svedujo, kiu poste fariĝis la Societo Int. de E-istoj, antaŭiranto de UEA. Faris prop. vojaĝon por SIDE tra Germanujo kaj al Moravujo, kie li helpis starigi la gazeton „Revuo Int.“ En 1902-05 instruis klasojn en Budapest, Hungarujo, estis sekr. de la loka grupo kaj kunfondinto de la gazeto „La Verda Standardo“, kies eldonanto kaj red., A. Marich estis lia lernanto. Fariĝis L. K. en 1905. De 1907 loĝas en Usono. En 1921 estis kunfondinto de la „Dol. l00.000,oo E Service Corporation“, kun oficejo je 500 Fifth Ave, New York. En 19 fondis la „Hudson County E Society“, estis ĝia prez. por multaj jaroj kaj en 1923 aranĝis EANA kongreson en Union City. Vicprez. de EANA, 1921-23, sekr. de 1929. Verkis lernolibrojn en sveda kaj angla lingvoj, multegaj artikoloj pri E en diverslingvaj gazetoj. Kunlaboris por multaj E gazetoj. Red. de „Amerika E-isto“. Red. de la Almanako de EANA de 1930.